Maldekstra homo: «Kia terura fiasko la komunismo: Homoj malsataj antaŭ malplenaj vendejoj!».
Dekstra homo: «...prave, trista fiasko. Sed, kion vi diras pri kapitalismo?: Homoj malsataj antaŭ plenaj vendejoj!».
Tiu ĉi vinjeto de la genia desegnisto kaj humuristo Jaume Perich (1941-1995) resumas, en mallonga spaco, la dramon pri du ekonomioj kiuj kunfrontiĝis dum la malvarma milito (1945-1991).
En la ŝtatkapitalismaj reĝimoj, ĉi tie nomitaj komunismaj, oni decidis aboli la merkaton kaj, konsekvence, la vendejoj kies tasko estis provizi per bazaj produktoj, necesaj por la popolo, fariĝis mankaj je multaj varoj. Homoj devis longe enviciĝi por la aĉetado kaj se iu deziris ion pli ol la asignitan parton, li/ŝi devis ĉerpi el la nigra merkato. Kaj certe, la produktoj de la nigra merkato estis pagataj per anonima mono.
Agustí Chalaux (1911-2006) esprimis tiun situacion jene: «100.000 entreprenistoj produktas pli bone kaj efike ol 100.000 funkciuloj».
En la privatkapitalismaj reĝimoj, male, la vendejoj plenas de produktoj, sed tiuj produktoj estas akireblaj nur de homoj kiuj posedas la monon por ilin aĉeti. La malriĉuloj ne povas aĉeti en la vendejoj, eĉ se tiuj vendejoj disponas pri la produktoj kiujn ili bezonas.
Konscia pri tiu ĉi situacio, Agustí Chalaux asertis: «Ne ĝenas min la riĉuloj, ĝenas min la malriĉuloj, kaj pri tiuj ĉi ekzistas nur du solvoj: Aŭ oni mortigas ilin aŭ oni donas al ili monon, tiel ke ili ne plu estu malriĉuloj kaj aĉetu en la vendejoj de la riĉuloj».
Tio signifas ke, eĉ abolinte la merkaton de kontraŭleĝaj varoj, alinome la korupton, oni ne abolu, tamen, la merkaton de leĝaj varoj, se oni deziras ke la popolanoj havu la plej necesajn produktojn kiujn ili bezonas. Sed nepras ke la malriĉuloj iĝu konsumantoj pere de enspezo-sistemo, kiu garantiu ilian bazan supervivon kaj kiu evitu al ili fali en la almozpetadon, la krimadon, la prostituadon, ktp. Per tiu ĉi sistemo, ne nur malriĉuloj plibonigas sian vivon sed ankaŭ vendistoj, perantoj kaj originaj produktantoj.
Tiuj, kiuj kritikas kapitalismon, devas kompreni la distingon inter sovaĝa kapitalismo, kiu ĉeestas ekde la apero de la anonima mono antaŭ 4300 jaroj kaj kiun oni devas aboli, disde Ĝenerala Sistemo kie kapitalismo ne estas sovaĝa, limigita je la aĉetado kaj vendado de leĝaj varoj, en kiu ne ekzistas malriĉeco.
Ankaŭ indas konscii ke la merkato ne devas envolvi la tutan socion. Liberalaj profesioj pri edukado kaj sano, ne estu merkatigitaj se oni deziras proponi plenvalorajn servojn, ĉar tiuj ĉi lastaj ofte malkongruas kun la stimuloj al ekonomia rendimento. Signifoplena estas la intervjuo al la nobelpremiito pri medicino en 1993, Richard J. Roberts, kiu denuncas la malhelpojn por apliki definitivajn solvojn al sanproblemoj, ĉar sana homo generas malmultan gajnon al la fabrikantoj de medikamentoj. Pro tio, malgraŭ siaj mankoj, la landoj en kiu regas la ŝtatkapitalismo, fieras pri sia pli racia funkciado de la sanitara kaj eduka sistemoj.
Komerca profesioj kaj liberalaj alvokiĝoj devas kunvivi en iu sama sistemo sed oni devas disigi unujn disde la aliaj, establinte ankaŭ la maleblon labori samtempe ĉe ambaŭ fakoj.
Brauli Tamarit Tamarit.
Mardon, 28 de januaro 2011.
Tradukis: Karles Berga.
Vi povas plu informiĝi pri la vivo, penso kaj verkoj de Agustí Chalaux klakante ĉi tie.