Indekso:
Prezento.
Karaj geamikoj,
Agustí komencis la jaron 2000 kreante novan dokumenton por rediri,
per novaj vortoj kaj kun sia kutima provoka stilo, tion kion li ĉiam rediris.
-En la momento en kiu, dank' al la teknologio, akumuliĝas materiaj posedaĵoj-
ne malfacilas, ke tiuj ĉi posedaĵoj atingu ĉiujn homojn pro la sola
fakto naskiĝi, se estas la politika volo fiksi novajn ekonomiajn leĝojn
kiuj enkalkulos la gravecon de la simplaj konsumantoj -la homoj dediĉitaj
al altruismaj agadoj aŭ tiuj kiuj ne povas aŭ ne volas engaĝiĝi en
la produktiva mondo- por la bona disvolvado de la ekonomio de la evoluintaj
socioj.
Pri tio li memorigas nin -kun la historiaj precedencoj de Bismarck,
Marx kaj Lasalle- laŭ kio la baza enspezo favore al ĉiuj civitanoj, estas
ege profitdona formulo por ke la ekonomio de la industriigitaj landoj povu
solvi la gravan problemon pri la produkto-pluso (kiu tiom kapdolorigas
la industriistojn de ĉi tiaj landoj dum la prosperaj kaj politike stabilaj
periodoj).
Agustí
aparte rimarkigas la ekzemplon de la nobelpremiito pri ekonomio Maurice
Allais, por ke ni konsciu pri la hipoteko kiu kuŝas -en momento superregata
da la unusola pensmaniero altrudita far la grandaj ekonomiaj mondpotencoj-
sur la ekonomistoj kiuj, eĉ kiam ili havas tute kreivajn intuiciojn, ili
preferas tiujn ne disvolvi por ne perdi la profitojn devenantajn el sia
laboro favore al la reganta sistemo. La afero Allais estas, bedaŭrinde,
tiu kio samokazas ĉiutage en la universitato, en la ekonomiaj departementoj
de bankoj kaj amasmedioj, kun profesiuloj ofte tre bone instruitaj, kiuj
vidas tiujn ekonomiajn alternativojn kiuj helpus iliajn kuncivitanojn,
sed preferas silenti kaj reprodukti la sugestitan diskurson -tra la garantiita
salajro- de la ekonomiaj povoj kiuj ilin kontraktis.
La hipotezo de Maurice Allais estas sufiĉe limigita ĉar li nur laboras
sur la hipotezo de la komunuma kapitalismo kiel komplemento de la nuntempa
privata kapitalismo (ignorante la ĉapitron pri produktado de utiligeblaj
posedaĵoj, kiuj estas la fundamento de la merkata ekonomio). Li simple
proponas, ke oni devus krei Komunuman Bankon kiu administrus tiujn saldojn
kiujn la konto-posedantoj preferas ne liveri la la administrado de bankoj
kiuj pruntedonas laŭ la klasika sistemo kiu koncernas al tiaj entoj. La
Komunuma Banko laborus nur per la plusoj de la kurantaj kontoj kiuj ne
enirus tiun klasikan cirkulejon. Malgranda parto de la saldoj de la konto-posedantoj
sed, tamen, laŭ Maurice Allais, kapabla akumuli kapitalon pli ol sufiĉan
por certigi ekonomian dinamismon, se oni ĝin disponigus al la simplaj
konsumantoj de socio minimume evoluinta, por absorbi la produkto-plusojn
kiujn la ekonomia dinamismo generas dum paca tempo.
Ankoraŭ foje, ĝi estas propono por solvi la gravan problemon de la
produktivaj socioj. Tiuj kiuj generas pli da riĉeco ol tioma kiuj ĝiaj
produktivaj agentoj povas absorbi.
Estas necese krei mekanismojn por ke la ordinaraj konsumantoj -altruismaj
kaj liberalaj profesiuloj, marĝenaj grupoj, malsanuloj, maljunuloj kaj
infanoj- povu integriĝi en la merkato, enpuŝante novan dinamismon al
la ekonomio, ĉar esti konsumanto estas vera profesio kiam ekzistas produkto-plusoj.
Resume. La celo ne estas helpi, pro simpla bonfaremo, al tiuj kiuj ne
laboras (kiel proponas patreca pensmaniero), sed ekkompreni ke la ekonomio
mem -des pli en bonfartaj periodoj- bezonas tiujn nelaborantajn homojn,
tiel ke ili estu konsumantoj de ĝiaj produkto-plusoj.
Tutkore, nome de Agustí.
La teamo de Centro Bardina.
Barcelono, 12an de februaro 2000.
La Komunuma Kapitalismo.
1. La komenco: Bismarck, Marx kaj Lasalle.
Sufiĉe longe antaŭ 1880, Bismarck kaj Marx sin interkomunikadis tra
la sindikatisto Ferdinand Lassalle (1825-1864), alvenante al komuneco de
mempacigaj
idealoj.
Sekve de tiu komuneco de idealoj, en 1881, Bismarck donis plenan liberecon
al la germanaj sindikatoj, multe pli frue ol kiu ajn alia registaro, inkluzive
de tiuj, tiel nomataj, «antaŭirantaj», kiel tiuj de Anglio kaj Francio.
Kelkajn jarojn poste, en 1885, Bismarck fondis la unuan Socian Sekurecon,
ankaŭ multe pli frue ol iu ajn alia ŝtato, kaj tiome perfektan ke, nuntempe,
tiu bismarcka Socia Sekureco daŭre aplikiĝas en Alsaco kaj en la departemento
de La Moselle (en Loreno), kun rezultatoj sanitaraj (kuracaj, hospitalaj,
ktp.) kaj monaj tre superaj al tiu ege pli moderna kaj tro burokratigita
franca Socia Sekureco (kaj pli bone ne paroli pri la hispana).
2. La unuaj intuicioj.
Same Bismarck -kun strikte politika konceptiĝo- kiel Marx -kun siaj
ekonomikaj analizoj- konsentis pri projekto kiu inkluzivis, kiel esencan
punkton, la eblecon liveri senpage al ĉiu nesalajrita individua persono
kelkajn minimumajn vivrimedojn; alivorte, tio kio hodiaŭ estas
proponata -sen iu ajn praktika rezultato ĝis nun- per la nomoj : minimuma
enspezo por loĝanto, socia salajro, revenu minimum par habitant aŭ
basic per capita income.
Tiuj du elstaruloj analizis la eblecon apliki la proponon al ĉiuj
simplaj konsumistoj sed ambaŭ konstatis la neeblecon realigi tian
projekton dum la pluekzistado de ekskluziva privata kapitalismo (reganta
disde antaŭ 4.500 jaroj en ĉiuj mondaj imperialismoj).
Estis tiam kiam, ĉiu siaflanke, ekintuiciis la urĝan neceson krei
revolucian
komunuman kapitalismon kiu kompletigus la regantan privatan kapitalismon,
tiamaniere atingante novan totalan
kaj harmonian kapitalismon,
dank' al ilia sintezo.
Kiam en 1.890 -post pli ol 25 jaroj regante per preskaŭ diktatora kaj
populista reĝimo- Bismarck devis alfrontiĝi al kompleksigita kaj militema
Vilhelmo la 2ª (kiu pretendis orientiĝon rekte malan al lia tuta politiko),
la kanceliero preferis demisii -pro sia fervoremo al la Hohenzollern-dinastio-
antaŭ ol trudi la abdikon de la nova imperiestro.
Kun la demisio de Bismarck malaperis, provizore, la bismarck-marxa intuicio
pri iu komunuma kapitalismo.
3. Nova intuicio cele al ebla komunuma kapitalismo nuntempe.
Tre
longe antaŭ ol li ricevis la Nobelpremion pri Ekonomio, Maurice
Allais -same kiel multaj aliaj ekonomistoj- konstatis , ke en la nuntempa
sociekonomika sistemo, regata de grandaj privataj financinstitucioj (bankoj,
ŝparkasoj kaj asekurkompanioj) okazas retroiga ankiloziĝo de la mondekonomio.
La motivo de tiu retroiro estas tio, ke la privataj financinstitucioj ricevas
la privatan monon de 95 % el la salajratoj, sed nur maksimumo de 25-30
% el tiuj salajratoj estas sufiĉe pagipovaj por rajti, plensekure, ricevi
la tradiciajn bankpruntojn.
La memkomprenebla sekvo el tio estas, ke la privataj financinstitucioj
ne povas ludi, en sufiĉa kvanto, sian specialan kaj antikvegan rolon de
pruntistoj kaj ili dronas en tioma privata merkata mono, neutila kaj neuzebla
krom por rapide kadukiĝantaj armilaroj, lokaj militoj cinike provokitaj
aŭ por ĝeneraliĝinta koruptado far ĉiuj potencoj (kutime asociigita
al nigra merkato kaj al influtrafiko).
Antaŭ tiu evidento, Maurice allais ekhavis la genian intuicion pri
iu komunuma kapitalismo kiu kompletigus harmonie la privatan kapitalismon
ĝis nun ekskluzivan, kaj li proponis iun memsocian praktikan solvon tre
inteligentan, kiun ni nur mallonge povas resumi en ĉi artikolo.
La solvon proponita de Maurice Allais konsistas el tio, ke ĉiu kuranta-kontisto
de bankinstitucio decidas, kun plena persona libereco, la kvanton de sia
privata mono (totale aŭ parte) kiun li volas disponigi al la bankisto
kaj la tempo-daŭron (kun dokumente kontraktita tempo), kun la celo ke
la privata financinstitucio ĝin uzu laŭ sia tradicia ofico: la bankpruntoj.
Tio kio restas en ĉiu kuranta konto, je ekskluziva dispono de la privata
posedanto, estas nomata de Maurice Allais
liberaj saldoj (pro la
fakto ne esti dokumente kontraktitaj kun la privata financinstitucio).
La tuton de tiuj liberaj saldoj de ĉiuj privataj kurantaj kontoj
de ĉiuj financinstitucioj oni lasas komputilrete -sen la bezono fizike
repreni la saldojn de ĉiu banko- je banka dispono de la Nacia Trezorejo,
konsistigante tiel iun Komunuman Bankon. Tiu devos ilin uzi en senpagaj
sociaj aranĝoj favore al konsumo, sammaniere kiel jam okazis en Mesopotamio
antaŭ 7.000 jaroj.
La Komunuma Banko pagos al la posedantoj de la liberaj saldoj
de privataj kurantaj kontoj altan interezon, tiel devigante la privatajn
financinstituciojn ke ilia tradicia, ekskluziva kaj agnoskita ofico de
privataj bankpruntistoj estu, inteligente, multe pli lukra.
La detala librotenado -nepra en la privata libera merkato kaj uzata
disde la komenco de la historia epoko (ni memoru pri la librotenaj arkivoj
de la Ruĝa Templo de Uruk, en Mesopotamio, meze de la 4a jarmilo a.k.)-
estas temo ekskluzive privata. La Komunuma Banko
devas foreviti
ĝin kaj nur kontroli ĝuste la tutan sumon de siaj senpagaj liveroj al
la simplaj konsumistoj kaj al la sociaj institucioj, por ke ili estu adekvate
kompensitaj per la disponigeblaj liberaj saldoj (kun la koncerna koeficiento
de sekureco kiun markas, en ĉiu momento, la banka prudento de la respondeculoj
de la komunuma institucio.
Tiuj senpagaj liveroj transigas la komunuman monon (kiu ne bezonas detalan
librotenadon) al privata mono (kiu ĝin ja bezonas). Tio estas tre facile
nuntempe dank' al la komputilretoj, kiuj rapide progresas teknologie.
La Komunuma Banko nur devas ekzakte mezuri tion, ke tiu totala
komunuma senpaga mono -cedita ekskluzive al privatkonsumaj celoj favore
al la simplaj konsumistoj- pasu la produktociklon tra la podetala komerco,
impulsante novan dinamismon al la tuat ekonomio, akorde kun la produktoplusoj
dsponigeblaj en la merkato.
4. La nesalajrita individuo (simpla konsumisto).
Por pli bone kompreni nian laborhipotezon, necesas difini kion ni komprenas
el nesalajrita individuo aŭ simpla konsumisto.
Temas, antaŭ ĉio, pri individuoj nekapablaj trovi salajratan laborlokon
en la produktiva sistemo kaj, sekve, ili estas kondamnitaj resti kiel senlaboruloj.
Sed, en pli vasta senco, ĝi inkluzivas ankaŭ ĉiujn tiujn individuojn
kiuj ne apartenas al la produktiva sistemo. Jen -kiel ni ĵus klarigis-
ĉar ili estas senlaboruloj sen ebleco engaĝiĝi, jen ĉar ili estas individuoj
kiuj libere preferas teni sin marĝene de la produktiva sistemo.
Pri la dua hipotezo estas unua ekzemplo facile akceptebla flanke de
la socio : temas pri la altruismaj aktivuloj je la servo de la komunumo
(volontuloj, kooperantoj, kuracistoj, pedagogoj, ktp.). Sed ni enkalkulu
ankaŭ ĉiujn individuojn kiuj libere elektas sinteni ekster la produktiva
sistemo kaj kiuj, kiel simplaj konsumistoj, ankaŭ havas socian rolon kiu
produktas pli bonajn profitojn ol tiuj kiuj elektis partopreni la produktivan
mondon.
5. Konkludo.
Per tiuj tri ekzemploj -Bismarck, Marx kaj Allais- ni nur celis demonstri,
ke ekzistas alternativaj proponoj al problemo konsiderita nesolvebla, nome
la eluzo de la produktoplusoj, kiujn la pagipovaj individuoj de la nuna
ekonomia sistemo ne kapablas aĉeti. La solvo estas engaĝi la simplajn
konsumistojn kiel pagipovajn agentojn de la merkato.
Bedaŭrinde, tiu ebleco estis sisteme rifuzita de la politikaj kaj ekonomiaj
potenculoj kaj, tre ofte, la ekonomistoj, pagitaj de la sistemo, preferis
la sekurecon de sia salajro je la servo de la regantaj potencoj antaŭ
ol riski esti delokitaj de siaj postenoj, pro kulpo de renovigaj proponoj
(konsideritaj tro revoluciaj laŭ la gvidantoj de la «unika pensmaniero»
trudita far la nuntempaj mondpotencoj).
Agustí Chalaux de Subirà.
Prezidanto de CEJB.
Barcelono, 28an de februaro 2000.
Rilataj ligoj:
Malgranda historio de la monero.
Ilo por konstrui la pacon.