Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

La planeda politika piramido.

Piramidoj de Egiptio sub la suno.Alexandre Deulofeu (1903-1978) asertis, ke ĉiuj popoloj de la Tero vivas ene de kulturoj kiuj trairas alternajn fazojn, unue fragmentigaj kaj poste unuigaj. La vere nova kreado arta, filozofia kaj scienca okazas en la fragmentigaj fazoj, dum en la unuigaj ne ekzistas ia vera nova kreado sed oni distribuas ĝin tra la tuta teritorio kiu koncernas al tiu kulturo.

Li ankaŭ diris ke la imperioj havas limigitan tempodaŭron, ĉ. kvin jarcentojn kaj duono.

Tio signifas ke, kaj unu kaj alia periodo de la kulturoj estas necesaj por la disvolvo de la homaro. Ĝi signifas ankaŭ ke la politikaj strukturoj de la nacioj estas ŝanĝiĝemaj, kaj ke militoj ofte okazas pro la rezisto kontraŭ la ŝanĝoj.

Laŭ Deulofeu nepras ke la cikloj de la imperioj kaj civilizoj transiru el ĝia perforta formo al la paca, kaj la plej konvena maniero tion atingi estas la Monda Konfederiĝo de liberaj popoloj.

La Monda Konfederiĝo de liberaj popoloj konsistas en planeda politika piramido, en kiu bazo lokas la individuoj, en sekva supra nivelo la nacioj, super ili la kontinentoj kaj, ĉe la pinto la mondo entute. Tio estas la kulmino de la politika proceso de la homaro kiun travivas nia planedo.

Ĉiu individuo estas reprezentita ene de sia nacio, ĉiu nacio estas reprezentita ene de sia kontinento kaj ĉiu kontinento estas reprezentita ene de la mondo entute. Neniu individuo staras super alia, nek nacio super alia nacio, nek kontinento super alia kontinento, nur individuoj, nacioj kaj kontinentoj pli aŭ malpli evoluitaj, unuj en rilato al la aliaj.

Eŭropa Unio povus iam iĝi vera kontinenta konfederiĝo de liberaj popoloj, se ĉiuj ĝiaj nacioj, sen esceptoj, estos reprezentitaj. Ĉiu el ili povas alporti al la kolektivo, propravoĉe, originalajn solvojn por la grupo de la eŭropaj nacioj. Eŭropa justico povas solvi la konfliktojn inter nacioj, same kiel la justico de ĉiu nacio solvas la konfliktojn inter individuoj.

Ene de kontinenta konfederacio de liberaj popoloj, la internaj ŝanĝoj pri administraj landlimoj ne damaĝas la bonan funkciadon de la organizo, eĉ male. Pro la malrapida ritmo de la imperiaj kaj civilizaj cikloj, foje okazos lokaj unuiĝoj, foje lokaj disiĝoj, dependante de la decidoj de individuoj kiuj konsistigas la komunumojn kiuj devos alpreni la decidon ĉu unuiĝi aŭ disiĝi.

Ne nur la eŭropa kontinento devas organiziĝi tiel, ankaŭ la ceteraj kontinentoj, sub la formo de konfederacioj kun la ĝusta formo por ke iliaj nacioj estus reprezentataj en la komunaj decidorganoj.

Valoroj kiaj libereco, egaleco kaj frateco inter individuoj estos kompletigitaj per valoroj kiaj libereco, egaleco kaj frateco inter nacioj kaj kontinentoj, tiel forigante militojn kaj malĝustajn fremdajn intervenojn. Ĉiuj nacioj posedas sian propran liberecon rilate al la domino de la aliaj, ĉiuj nacioj estas egale reprezentitaj en la komunaj decidorganoj, ĉiuj nacioj reciproke helpas sin fratece pri tio kion ili bezonas kaj fratece partoprenas en komuna politika projekto.

Tiu projekto implicas ke ĉiuj homaj energioj, kiuj antaŭe estis uzataj por militoj de individuoj kontaru individuoj, nacioj kontraŭ nacioj, kontinentoj kontraŭ kontinentoj, nun oni turnigu favore al evoluo de la Homaro en ĉiuj sferoj de ilia agado, kun plenrespekto al la naturo, el kiu tiu Homaro mem dependas.

Estas laborhipotezo, atendanta sian publikan demonstron, tio ke la tagon kiam ni foreliminos la militojn kaj atingos la celon de la Monda Konfederiĝo de liberaj popoloj, ni malkovros ke la piramido ne finiĝas ĉe la limoj de nia planedo kaj ke ni meritos partopreni en politika strukturo kiu superas spaclimojn.

Eble pro tio, la antikvuloj montris al ni la vojon per siaj ŝtonaj piramidoj kiuj, ankoraŭ nun, ni ne kapablas reprodukti. Eble estas pro tio ke la planeda politika piramido estas nia pordo al la steloj.

Brauli Tamarit Tamarit.
Marde, 14a de januaro 2014.
Tradukis: Karles Berga.


Rilataj ligoj:

Alexandre Deulofeu: «Kiel ni atingos la universalan konfederacion?».

Ni imagu la Iberian Duoninsulon okupita de la francoj.

La nesolvitaj defioj de Alexandre Deulofeu kaj ĝiaj solvoj laŭ Agustí Chalaux.

Unu ŝtato, du propraj lingvoj.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero