Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ni imagu la Iberian Duoninsulon okupita de la francoj.

Iu amiko, hispanparolanto, komentis al mi kun miro kial multaj katalunoj deziras ke nia nacio iĝu sendependa ŝtato. Al tio mi respondis: «Imagu ke la francoj devigas vin forlasi viajn hispanajn lingvon kaj kulturon kaj ili devigas vin lerni la francan, kaj eĉ ili devigas vin diri ke la franca estas via propra lingvo». Li tuj komprenis.

El tiu respondo naskiĝis eta fikcia rakonto, kiu celas helpi homojn el aliaj popoloj de la Iberia Duoninsulo, kompreni kial katalunoj volas propran ŝtaton, per la praktiko de la simpla popoldiro: «se vi deziras la alian kompreni, imagu vin en lia loko».

Ni imagu la Iberian Duoninsulon okupita de la francoj.

Napoleo sur la Iberia Duoninsulo.Jen ni havas ke, la tuta Iberia duoninsulo iĝis okupita de la francoj post la napoleonaj bataloj. Milito kiu finiĝis kiam Napoleono eniris en la urbon Cádiz, la 11an de septembro de 1814, post dekkvar monatoj da sieĝo.

En tiu momento la francaj okupantoj malpermesas la iberiajn lingvojn kaj entrudas la francan kiel oficialan en lernejoj, politikaj institucioj, administraj, justicaj, kulturaj, armeaj, ktp. Gazetaro, literaturo kaj lernolibroj de la Duoninsulo devas publikigi siajn tekstojn en la franca. Cenzuro tradukas aŭ tradukigas la iberiajn aŭtorojn al la gaŭla lingvo, ŝanĝante la enhavojn por ilin adapti al la imperia reganta ideologio, eliminante el la cirkulado ĉiujn originalajn verkojn verkitajn en la diversaj iberiaj lingvoj, tiel ke perdiĝu spuroj pri ilia origino.

Libroj pri historio kaj enciklopedioj nove eldonataj devas adaptiĝi al la nova realo. La cenzuro, implicita kaj eksplicita, informas ke la origino de la kulturo en la Iberia Duoninsulo troviĝas en Francio. Ke la iberiaj artistoj, filozofoj, sciencistoj, politikistoj, esploristoj, ktp. estas francoj.

Post periodo de okupado kaj milita regado, forpasas Napoleono 1ª kaj la francoj kunvokas voĉdonadon por la du deputitaj ĉambroj de la imperio. La francparolantaj deputitoj estas majoritato en ambaŭ ĉambroj. Oni ellaboras la Konstitucion de la Imperio, kies ĉefaj artikoloj estos modifeblaj nur per kvalifita majoritato kaj, sekve, oni kunvokas la civitanojn de la imperio al decida referendumo. Tiam oni decidas proponi aŭtonomeco-statuton al la Iberia Duoninsulo, kio inkluzivu proprajn parlamenton kaj prezidenton.

La imperia konstitucio, en unu el ĝiaj unuaj artikoloj, garantias pri la nedissolvebla unueco de la imperia patrio, estante la militistaro la ĉefa garantianto pri tiu unueco. La armeo celebras, unu fojon jare, la «Tagon de la Francieco», defilante sub la Triumfa Arko de Parizo, kun la nova imperistro salutanta la diversjan taĉmentojn, apud liaj ministroj kaj aŭtonomiaj prezidentoj kiuj volonte ĉeestas.

En la iberia aŭtonoma deputitejo, la deputitoj povas paroli france kaj en iu el la lingvoj de la Duoninsulo. La reprezentantoj de la Duoninsulo ĉeestas la parlamentajn sesiojn de la du parlamentaj ĉambroj de Parizo, en kiuj ili estas minoritato rilate al la cetero de parlamentanoj de la imperio.

En la francaj deputitejo kaj senatejo nur la franca estas oficiala, krom en iu difinita tago de la jaro en kiu, pro ĝentileco kaj grandanimo de la majoritato, la parlamentanoj el diversaj nefranclingvaj teritorioj povas uzi siajn proprajn lingvojn, kun la kondiĉo, kompreneble, ke ekzistu tujtraduka servo el la diversaj lingvoj al la franca, tiel ke la francparolantaj ne sentu sin malkonfortaj aŭskultante lingvon kiun ili ne sentas kiel propran. Se iu ajn iberia parlamentano decidas sin esprimi en sia propra lingvo ekster tiu dato, la prezidanto de la ĉambro retiras al li la parolon kaj malkonektigas la mikrofonon.

Paralele, la Franca Imperio eniras la Eŭropan Union. En la voĉdonado por la Eŭropa Parlamento ekzistas unu sola demarkacio por la tuta Franca Imperio, kie la deputitoj de la diversaj teritorioj de la Iberia Duoninsulo, malgranda minoritato el la tuto de la Franca Imperio, estas reprezentataj per ege pli malalta nombro de deputitoj kompare al aliaj eŭropaj ŝtatoj kiuj posedas similan kvanton da loĝantoj. Unu el la membroj de la estraro de la Eŭropa Parlamento, iberia deputito «francema», plurfoje malpermesas la uzon kaj oficialecon de la iberiaj lingvoj en la eŭropa ĉambro, asertante ke per la franca lingvo, la iberiaj deputitoj devas sin senti tre fieraj.

Kelkaj francaj politikistoj kritikas la sintenon de la iberiaj popoloj kiuj defendas siajn lingvon, kulturon kaj denaskan nacion, kaj kvalifikas tion kiel «naciisma», «parokisma», ktp. Dum samtempe ili kvalifikas la defendon de la francaj lingvo, kulturo kaj nacio kiel normala sinteno de ĉiu civitano de la Imperio.

Intertempe, en la Duoninsulo, certaj iberiaj esploristoj malkovras, danke al laboro kvazaŭ detektiveska, ke, en tio kio supervivis preter la gaŭla cenzuro, bona parto de la kreado literatura atribuita al la franca kulturo, troviĝas foje kontraŭdiroj kaj parolmanieroj kiuj povus demonstri ke multaj el tiuj verkoj, atribuitaj al la Franca Insulo estas, fakte, originalaj verkoj el diversaj popoloj de la Duoninsulo, nur ke oni tradukis ilin al la franca. Krom tio oni malkovras ke la enhavoj kaj aŭtoreco estis manipulitaj kaj distorditaj.

Kurioze, kelkaj francaj intelektuloj kaj artistoj, inter kiuj oni povas kalkuli honestajn esceptojn, skandaliĝas pro la publikigo kaj disvastigo de la rezultoj de tiu esplorado. Alkutimitaj al tio, ke sia kulturo interpretis kiel propra tiun abundan iberian kreadon, subite ili sentas sin kvazaŭ viktimoj de ŝtelo, pretervidante ke envere la uzurpuloj estas iliaj propraj francaj prauloj. La maniero en kiuj tiuj intelektuloj kaj artistoj kvalifikas la iberiajn esploristojn estas diversaj, foje indulgeme foje rekte insulte.

Krom tio, oni konstatas ĉe kelkaj financaj praktikadoj, ke la diversaj popoloj de la Iberia Duoninsulo estas netaj kontribuantoj al la franca ŝtattrezoro kaj ke ili ricevas multe malpli da mono ol tiu kiun la franca administrejo kolektas en la koncernaj teritorioj. Tiu ĉi malkovro ne estas io eksterordinara ĉar, ĉiam kiam ekzistas reganta metropolo de imperio kaj kolonio submetita al ĝi, la kolonio alportas pli da resursoj al la metropolo ol inverse. Pli poste la fiskaj bilancoj ne estas montrataj al la publiko por eviti pligrandigon de la «naciisma» iberia sento.

Sed alvenas tago en kiu la diversaj popoloj de la Iberia Duoninsulo amase manifestiĝas por la sendependeco, plensataj el marĝenigo, mistrakto kaj ekspluatado suferitaj. Ili manifestiĝas ĝuste la 11an de septembro, datreveno el la decida malvenko okazinta en Cádiz kontraŭ la napoleonaj trupoj. Tiu dato fariĝas la dato por ilia nacia celebrado. Unuamomente, la amaskomunikiloj de la Franca Insulo silentigas tiun publikan aranĝon.

Post senfrukta intertraktado kun la prezidanto de la franca Konsilio de Ministroj, la prezidanto de la iberia aŭtonoma komunumo decidas dissolvi sian aŭtonomian ĉambron de deputitoj, kunvokante novan elektadon kaj proponante referendumon efektivigeblan en la sekvanta leĝoperiodo, tiel ke la iberia civitanaro povu decidi ĉu ili volas iĝi sendependa ŝtato aŭ ne.

La prezidanto de la franca konsilio de ministroj decidas, en tiu momento, deklari ke tiaspeca referendumo situas ekster la franca imperia Konstitucio. Ke for de tiu Konstitucio ne estas vojo por ani en la Eŭropa Unio. Ĝi interpretas ke, nova ŝtato aperinta el la franca Imperio ne povas aparteni al tiu Unio. Ĝi minacas vetoi la eniron de la nova duoninsula ŝtato en la Eŭropan Union en la okazo ke la sendependiĝo efektiviĝu. Krom tio, la prezidanto asertas ke, sendependa Iberia Duoninsulo ne povas ekonomie prosperi kaj sekve, ĝia loĝantaro vivus en kompatinda malriĉeco.

Ekzistas ankaŭ «francemaj» iberiaj politikistoj kiuj sin manifestas en la Duoninsulo favore al la plu aparteno al la franca Imperio. Ili laŭdas fiere la fratecon inter la franca kaj la ibera popoloj kiu rezultis el la napoleona okupacio kaj avertas pri la danĝero dividi la popolon de la Iberia Duoninsulo inter iberiaj sendependistoj kaj «francemuloj».

Malgraŭ tio, estas aliaj politikistoj, iberiaj sendependistoj, kiuj asertas ke sendependa Iberia Duoninsulo devas esti nova ŝtato de la Eŭropa Unio, en egalaj kondiĉoj ol la antikva franca Imperio kaj la ceteraj eŭropaj nacioj, kun siaj propraj naciaj lingvoj oficiale agonoskataj en la propra ŝtato. Ili defendas ke tiu dendependiĝo devas efektiviĝi sen ajna pertforto.

Ili interdebatas ankaŭ ĉu konvenas aŭ ne pluteni la kunoficialeco de la franca en sia teritorio. Kelkaj argumentas pri la nepro respekti la diversajn generaciojn de homoj kiuj kunvivis kun tiu oficiala lingvo en la Duoninsulo, kun la celo eviti socian dividon kiu povus bremsi la duoninsulan emencipiĝon. Aliaj kontraŭ-argumentas ke la franca lingvo ne estas en danĝero pri estingiĝo ĉar ĝi plu restos oficiala en la franca teritorio kaj, male, la duoninsulaj lingvoj ja estas en danĝero en la okazo ke ili ne posedu geografian spacon en kiu ĝia uzo estu nepra.

Konkludo.

Ĝis ĉi tie la historio, kiu por la katalunoj estas tre familiara kaj klariga. Tiu ĉi kunteksto utilas por ekspliki ke la membroj de ĉiu ajn nacio volas vivi laŭ sia propra maniero kaj ne laŭ tiu de aliaj. Sed tio, ke ni volas vivi laŭ nia maniero ne signifas ke ni volas krei novan dependo-rilaton sed ke ni estas kontraŭ la ekzisto de unuagradaj nacioj: la metropolaj imperioj, kaj duagradaj nacioj: ĝiaj kolonioj. La afero estas tiel simpla, ke ĉiu nacio devas esti libera kaj devas havi la rajton partopreni per propra voĉo, en egalaj kondiĉoj, en la komuna politika projekto de ĉiu kontineto. Same, ĉiu kontinento devas partopreni per propra voĉo, en egalaj kondiĉoj, en la komuna politika projekto de la mondo entute.

Barcelono, dimanĉo 2an de decembro 2012.
Tradukis: Karles Berga.


Rilataj ligoj:

Alexandre Deulofeu: «Kiel ni atingos la universalan konfederacion?».

La planeda politika piramido.

La nesolvitaj defioj de Alexandre Deulofeu kaj ĝiaj solvoj laŭ Agustí Chalaux.

Unu ŝtato, du propraj lingvoj.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero