Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Renoviĝi aŭ elĉerpi la naturon.

La alternativaj energioj plenumus 56-foje la elektran konsumon en Hispanio en 2050, laŭ Greenpeace.

Metro Directo. Vendredon la 25an de novembre 2005. Ekonomio. Paĝo 2.

Greenpeace.La estonteco kaj de la energio kaj de la Medio troviĝas en la uzo de renovigeblaj energioj. Greenpeace publikigis studon kiu asertas ke kun tiaj fontoj, eblos provizi 56,42-foje la elektran konsumon de la Preskaŭinsulo en 2050. Aserto, kiun la Ministerio pri Industrio konsideras tro pozitivan, ĉefe pro la tempa distanco de tiuj kalkuloj.

La registaraj antaŭvidoj estas malpli ambiciaj, kiel pruvas la Plano de Renovigeblaj Energioj 2005-2010, aprobita fine de la pasinta aŭgusto, kiu konsideras la eblecon plenumi per tiuj fontoj 12.1% de la totala konsumo kaj 30,3% de la elektra kruda konsumo.

Maldekstre: Sunaj paneloj sur la altebenaĵo de Kastilio. Dekstra: Vento bieno en la municipo de El Bonillo (Albacete).

La suno, ĉefa fonto.

Greenpeace petas doni pli grandan gravecon al la suna energio, pro tio ke ĝi estas la ĉefa renovigebla fonto kiun Hispanio havas kaj aldonas ke kun la termoelektra fonto (per koncentraj speguloj) oni povus atingi 35-foje la konsumon por 2050.

La registaraj kalkuloj donas gravan rolon al la eola fonto, kiu ekde Greenpeace atribuas al ĝi la kapablon plenumi 53-foje la nunan celon de la plano, kies prognozoj atingas nur ĝis 2010.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero