Martin Armstrong, sendependa bankokonsilanto kiu perfektigis la studon pri la ekonomiaj cikloj de Kondratiev, antaŭanoncis ke la naskiĝo de la Eŭro enhavis la ĝermon de ĝia memdetruo, ĉar temis pri monunuiĝo sen fiska unuiĝo kaj sen ŝuldo-unuiĝo. Alivorte, ĝi ne enkalkulis la publikan kapablon inventi kaj malinventi monon sen genero de ŝuldo.
Li avertas nun pri nova krizo, kiu povas esti uzata por trudi la eliminon de la anonima mono, anstataŭota per telematika monreto kiu ne estos je la manoj de sendependa justico sed de la bankoj, tiel ke efektiviĝos aŭtenta telematika tiraneco, en kiu la protestantoj povas esti, laŭvole, komplete elposedigitaj el ilia aĉetkapablo.
Ni prezentas al vi du intervjuojn kiuj informas pri la persistema laboro de Martin Armstrong. Ni profitas el tiu rimarkinda ekzemplo por depostuli la starigon de Ĝenerala Sistemo kiu fiksigu ekonomion je la servo de la homoj kaj de la popoloj, for de la telematika tiraneco, tiel kiel estas la ĝisnuna, korupta (kontraŭ)sistemo imperianta dum 4300 jaroj.
Teamo de la Studcentro Joan Bardina.
Merkredo, 1ª de julio 2015.
Tradukis: Karles Berga.
La Vanguardia. Ĵaŭdon, 25an de junio 2015. La Contra.
Martin Armstrong, sendependa financo-konsilanto.
«En oktobro ni ekhavos krizon pro la ŝuldoj de la registaroj».
Krudaj historioj.
Inter viskio kaj viskio, li rakontas sian historion, kiun mi povis koni danke al la superba dokumentario The Forecaster (La antaŭvidanto), de Marcus Vetter, kiu spekteblis kadre de DocsBarcelona, kaj en kiu oni klarigas per rigoraj datumoj kaj atestoj, kiel lia modelo de ekonomia prognozo igis lin asistanto kaj konsilanto de registaroj kaj internaciaj investantoj; kiel la plej povaj bankoj de Novjorko provis ruinigi lin per akuzo de mon-trompado taksata je 3.000 milionoj da dolaroj; kaj kiel CIA klopodis proprigi al si lian sistemon por eviti la publikigon de la piramida skemo sur kiu baziĝis la monda ŝuldo dum jardekoj. Antaŭ kelkaj jaroj Armstrong prognozis, ke la 1an de oktobro de 2015 ekestos krizo de la ŝuldo kiu skuigos la mondan ekonomion.
Martin Armstrong. Foto: Inma Sainz de Baranda.
-Kiam 15-jara vi jam estis milionulo.-
-Mi gajnis monon aĉetante kaj vendante antikvajn monerojn. Je mia 23-jariĝo mi jam publikigis prognozojn pri la ormerkato, konsilante al investantoj kaj eĉ al svisaj bankoj.-
-Vi elvolvis ekonomian modelon kiu pruvas matematike la ekziston de ekonomiaj cikloj.-
-Mi tre interesiĝis pri la kialo de la ciklo de altiĝoj kaj malaltiĝoj okazantaj en la merkatoj. Mi studis informadikan inĝenierion kaj artefaritan inteligenton kaj kreis (en 1972) programon kiu rilatigis diversajn fakojn, kaj ekonomiajn datumojn, al mia granda pasio, la historio. La programo analizis grandan datumbazon, serĉante etalonon kiu povus klarigi la skuojn de la monda ekonomio.-
-Kaj vi eltrovis ĝin.-
-Mi konstatis ke la financaj panikoj, ekde 1683 ĝis 1907, estis averaĝe disigitaj per 3.141 tagoj (8’6 jaroj), la numero pi obligita per mil. Kaj tiel aperis mia kodo, kiu ne nur prognozas la falon de la ekonomioj, ĝi ankaŭ prognozas militojn kaj politikajn ŝanĝojn..-
-Vi fariĝis la konsilanto plej petata en la mondo.-
-En 1983 mi fondis Princenton Economics Group, kaj ĝi kreskis aldonante delegitejojn en ĉiuj merkatejoj de la mondo. Multaj registaroj petis miajn servojn, sed ili ne nepre agis laŭ miaj rekomendoj.-
-Vi antaŭvidis la kraŝon de 1987, la kolapson de Nikkei (1989) kaj la financan kolapson de Rusio (1998), tridek tagojn antaŭ ĝia estiĝo.-
-Ĉio estas interkonektita: ekzemple, se iu decidas invadi landon, iam antaŭe moviĝas grandaj monsumoj. Kiam London Financial Times publikigis frontpaĝe mian prognozon pri la financa falo de Rusio, CIA volis aĉeti mian programon, sed mi rifuzis, ĉar ili ne celis helpi homojn sed plifirmigi sian povon.-
-Mi ne kredas ke ili tiel rapide rezignis.-
-Mi estas lerta programisto, ĉiuj miaj komputiloj estis interkonektitaj. Se iu el ili suferis intervenon, la sistemo ĉesis funkcii.-
-Oni invitis vin aliĝi al grupo de povaj bankistoj.-
-Jes, la Klubo de Investantoj de Novjorko, homoj engaĝitaj en la risk-investfondusoj. Mi ne volis partopreni en tiu vivsistemo. Mi jam tiutempe flugveturis en unua klaso, dormis en plej bonaj hoteloj, havis mirindan domon... Je certa nivelo tute ne eblas vivi pli lukse kaj pli elspezi, en tia momento, gajni monon fariĝas kvazaŭ Monopoly-ludo, oni aĉetas kaj vendas kompaniojn. Mi ne volis trapasi tiun limon.-
-Ĉu etika sinteno?.-
-Antaŭe la bankoj flegis la klientojn, oni kreis novajn entreprenojn kiuj donis laborokupojn. La monpruntoj celas tion. Hodiaŭ ĉiuj funkcias kiel transakciaj bankoj, ili fajfas pri ĉio ajn, oni pruntas al iu monon kaj vendas la ŝuldon al alia, tio estas ĉio..-
-Via genieco estis punita per dekunu jaroj da prizono.-
-En 1999 mi avertis al Amada Corporation, grava japana kliento el la metala sektoro, pri tio ke, la klubo de la netuŝeblaj –Goldman Sachs kaj iu grupo de bankinvestantoj- planis manipuli la prezon en la merkato de la metalo.-
-Ĉu tion deduktis via komputilo?-
-Jes, kaj tio rezultis en grandaj kaj neatenditaj monperdoj por la klubo. La reago estis akuzi min pri fraŭdo kaj mi estis enjuĝigita pro konspirado kun du laboristoj el Republic Bank of New York.-
-Vi estis kondamnita.-
-Mi registris ĉiujn konversaciojn por pruvi la laŭleĝecon de mia laboro sed la juĝistino ne akceptis tiujn registrojn kiel pruvojn de mia senkulpeco. Nekredeble, ŝi nomumis kiel administranton de mia firmao, altrangan entrepreniston de Goldman Sachs. En 2001, republic Bank of New York (jam HSBC) estis deklarita kulpulo pri fraŭdo kaj devigita ripari la damaĝojn post konstati ke ne ekzistis tia fraŭdo.-
-Kial oni ne elprizonigis vin?-
-Al HSBC ne interesis ke mi parolu. Krom tio, CIA volis mian potencan programon kaj mi plu rifuzis liveri ĝin al ili. Post la sep jaroj, oni malliberigis min pliajn kvin pro malobeo al aŭtoritato.-
-Kiel entute finiĝis la afero?-
-Mi estis bonŝanca, mia kazo atingis la Superan Tribunalon kaj oni liberigis min (2011). La bankoj devis pagi 5.700 dolarojn kiel monpuno pro krimagado, tiu krimagado kiun mi ekdenuncis en 1999.-
-Kion vi ellernis en prizono?-
-Mi lernis ne submetiĝi, kaj mi ne pentas. Lastatempe mi planis retiriĝi sed miaj klientoj revenis ĉar ili scias ke mi ne estas je la flanko de la politikistoj nek de la bankistoj. En septembro mi publikigos interrete mian programon, je senpaga dispono por ĉiuj, kaj mi esperas ke tio helpos al politikaj ŝanĝoj.-
-Kiuj estas viaj nunaj prognozoj?-
-En oktobro ĉijara komenciĝos krizo pro la registaraj ŝuldoj (laŭhistorie, neniu el ili pretervivis) kiu atingos sian pinton en 2017. Tio devigos la registarojn iĝi pli agresemaj kontraŭ la civitanoj, cele al konservado de la povo. Tio signifos pli da impostoj kaj, laŭeble, malpliigi la rajton al balotado.-
-Kiu estas via espero?-
-Mi esperas ke la civitanoj konsciiĝu pri la malpliigo de siaj rajtoj. Oni jam preparas nin por la elimino de la monero, tiel ke ni vivagadu je elektronika nivelo tra la bankoj kaj ni ne havu elturniĝkapablojn.-
Ima Sanchís.
Tradukis: Karles Berga.
Die Welt. Ĵaŭdo, majo 7, 2015.
Okazos granda kraŝo.
Martin Armstrong prognozis la krizon, li estis antaŭvidanto kaj famulo kadre de la financaj merkatoj. Poste li estis enprizonigita sen juĝo kaj nun li estas poluranta siajn kalkulojn kaj prognozanta la venontan kraŝon, kio inkluzivos konkretan daton.
Far Nando Sommerfeldt, Holger Zschäpitz.
Surbaze de informadikaj modeloj, la analizisto Martin Armstrong kuraĝas deklari kun precizeco pri la falo de la borsoj. Foto: Steffen Roth.
La disfalo de Romo kostis al Martin Armstrong ĉirkau 100 milionojn da dolaroj. Tiu monsumo trairis liajn manojn en periodo de, pli malpli, 30 jaroj, por eltrovi la kaŭzojn de la ekonomia falo de la roma imperio. Lin interesis eltrovi kia estis la rapideco de tiu falo. Cele al tio, li decidis lokalizi kaj aĉeti ĉiujn disponeblajn monerojn. Li kredis ke li povus malkovri la rapidecon de la roma disfalo, bazinte sin sur malpliigo de la oro enhavata en la moneroj.
Armstrong estas homo kiu bezonas scii ĉion ekzakte kaj tial li malavaris tempon kaj monon. Li elvolvis la «Pi-kodon», kiun multaj spertuloj konsideras specon el monda formulo. Li montras la funkciadon de la monda ekonomio kaj manifestas la eternan sinsekvon de la ekonomioj.
La fakto estas, ke li jam prognozis krizon preciziganta la tagon. Tiel li antaŭanoncis, ekzemple, la «Nigran Lundon» de aŭtuno 1987a, la unua falo de la borso ekde la la Dua Mondmilito. En tiu okazo, la Dow-Jones-Indico suferis 22-procentan perdon, la plej alta de ĝia historio en unusola tago. Armstrong ankaŭ prognozis precize la falon de Nikkei-Indikilo okazinta en 1989 kaj la rusan krizon de 1998.
Antaŭ nelonge li estis ree kaj aparte trafa. En 2012 li antaŭanoncis ke la svisa nacia banko ne povos adapti la frankon al la eŭro longan tempon kaj alfronti la kapital-merkaton. Lia prognozo plenumiĝis komence de tiu ĉi jaro.
La jenaj krizoj estis antaŭviditaj de Martin Armstrong:
Nigra Lundo. Dow-Jones-Indico laŭ poentoj. Januaro 1987 -> Januaro 1989. Foto: Infografik Die Welt.
La unua falo de la borso ekde la Dua Mondmilito estis la Nigra Lundo, dum kiu Dow-Jones perdis, en unu tago, preskaŭ kvarono el sia tuta valoro. En la historio de la financoj ĝi iĝis konata kiel Nigra Lundo.
Plej alta poento de Nikkei. Indico laŭ poentoj. Januaro 1989 -> Januaro 1991. Foto: Infografik Die Welt.
Ekde la pinto de 1990 ĝis nun, Nikkei ne sukcesis restariĝi.
Rusa krizo. RTS-Indico laŭ poentoj. Junio 1997 -> Junio 1999. Foto: Infografik Die Welt.
La rusa indico RTS (Rusian Trading System) forte falis meze de la 1990aj jaroj.
Eble same okazis al la kolekto de romiaj moneroj. Ĝi estis parto de unu el la bankoj de kompletaj ekonomiaj mond-datumoj. Kun helpo de centoj da kunlaborantoj, Armstrong kolektis informojn el la pasintaj 6.000 jaroj.
Lia mondformulo, per kiu li gajnis milionojn, vekis avidojn kaj kondukis al unu el la financaj skandaloj plej misteraj de la ekonomi-historio. Absolute surprize, li estis enkrimigita pro ŝteltrompo al siaj klientoj je centoj da milionoj de dolaroj, uzinte neĝbulmetodon. Armstrong perdis dekdu jarojn el sia vivo en malliberejo sen ekzisto de verdikto.
Pri la cirkonstancoj de lia malliberigo estas diversaj versioj. Tiel, la amerika borsaŭtoritato SEC parolas pri prikulpa konfeso de Armstrong, konfeso kiun li estus deklarinta sep jarojn post la faktoj. Armstrong konsideras sin senkulpulo kiu devis punpagi per dudek jaroj de prizono sen konvinkigaj pruvoj kaj sen verdikto.
Lia vivhistorio kun ĝia mondformulo kaj lia mistera enprizonigo estas ja tiom mirindaj ke, la germana reĝisoro de dokumentarioj Marcus Vetter eldonis filmon el lia historio. La filmo «The forecaster» spekteblos en la germanaj kinejoj ekde la 7a de majo. Intertempe tiu ĉi 66-jarulo retrorigardas al sia vivo, sia formulo kaj siaj malamikoj. Kaj li anoncas la daton de la venonta kraŝo.
Die Welt: Sukcesaj investantoj, kiel Warrent Buffet, George Soros kaj ankaŭ Bill Gross estas legendoj. Tamen nur fiknaboj kiel Nick Leeson, Jordan Belfort kaj evidente Gordon Gekko, fariĝis kinsteluloj. Nun venas al la kinejoj vi kaj via historio, ĉu ankaŭ vi estas fiknabo?
Martin Armstrong: Ne. Aliflanke, ni neniam havis problemojn kun Nick. Li ĉiam pagis al ni. Sed mi povas rakonti al vi iom pri li kaj lia ĝoja interrilato kun la bankoj. La bankistoj bezonas tiujn izolitajn fiulojn, por distanciĝi de la fiagoj. Dume mi havas diversajn informojn de bankistoj kaj, antaŭ nelonge, mi demandis al ili ĉu eblas fizike ne scii kien malaperis biliono da dolaroj.
Die Welt: Kaj kiu estis la respondo?
Armstrong: Krevrido. Sed la demando ja estis serioza. Fine, bankistoj kiel Goldman Sachs ree asertas: «Ni perdis ok bilionojn da dolaroj. Ni ne havas eĉ ideon pri kie troviĝas la mono.» Tio estas stultaĵo. La vero estas, ke ne ekzistis banka ŝteltrompo.
Die welt: Kaj tamen, vi estis konsiderita kiel bankrabisto kaj enprizonigita dum dekdu jaroj.
Armstrong: Jes, sed mi troviĝis en prizono. Neniam okazis verdikto. La tribunalo asertis ke mi agis kontraŭleĝe kaj mi neis tion.
Die Welt: Vi neniam ricevis verdikton kaj tamen vi ne estis liberigita dum jaroj. Kiel tio eblas?
Armstrong: Mi nomus tion meksikeca egaliĝo. Ekestis konflikto en kiu neniu el la du rivaloj povus venki. La leĝisto volis miajn informojn kaj mi rifuzis liveri ĝin, sekve, oni simple retenis min en malliberejo, sen ajna bazo.
Die Welt: Oni akuzis vin pri ŝtelo al viaj klientoj je 700 milionoj da eŭroj per la trompsistemo konata kiel neĝbulo.
Armstrong: Jes , sed tio estas mensogo. Mia banko –kiel faras multaj aliaj bankoj- subite propigis al si mian monon. La sekvan matenon ĝi ne redonis tiun monon al niaj kontoj. La tuto estis malaperinta. Ni uzis neniun ajn neĝbulsistemon. La banko fitrompis nin. Ĝi havigis al si la monon.
Die Welt: Kio okazis poste?
Armstrong: Ni volis meti plendon kaj komencigis juran urĝproceson. Tamen la registaro oponiĝis. Tiel do, ĝi protektis la bankon kaj enkrimigis min.
Die Welt: Ĉu ne ŝajnas al vi paradokso, ke neniu bankisto finiĝis en prizono pro la manovroj en la financa krizo kaj vi pasigis dekdu jarojn en malliberejo?
Armstrong: Ne temas pri paradokso. Estas logiko. Fakte la bankoj laboras kamaradece kun la registaroj. Ili havas la funkcion okupiĝi pri la ŝuldo de la ŝtato. Tiu estas la centra problemo. Ili pli kaj pli ŝveligas la mondon. La intima rilato inter politiko kaj bankoj estas la centra problemo de nia ekonomio. Ili reciproke subtenas sin, unu la alian.
Die Welt: Bear Stearns kaj Lehman estis punitaj.
Armstrong: Vi pravas. En Vaŝingtono oni ne forgesis, ke Bear Stearns en 1998 rifuzis partopreni en la savado de la Heĝfonduso (spekulfonduso) LTCM. Kaj Lehman estis unu el la plej fortaj rivaloj de Goldman Sachs, banko tre proksima al la registaro. La ministro pri financoj, Hank Paulson, elpelis el la konkurenco unu rivalon de sia antaŭa entrepreno.
Die Welt: La konspiradŝatantoj ne povus ellabori pli bonan historion.
Armstrong: Ĝi estas la vero. La intima rilato inter politiko kaj la klubo de bankistoj estas la motivo por kiu mi konsentis la filmon.
Die welt: Wall Street Journal en la 1980aj jaroj skribis ke, homoj kiuj kredas ke paroli postulas malgrandan penon, neniam parolis kun Martin Armstrong. Tiutempe via honorario kiel konsilanto estis 30 dolaroj po minuto. Kiu estas via honorario nun?
Armstrong: La negoco bonfartas. Mi nur povas diri tion.
Die welt: Kredeble vi eltrovis la mondan formulon kaj vi estas denove tre petata homo, kiu avertas pri la granda kolapso pro la ŝuldo. Ĉu vi havas ankaŭ solvon por tiu problemo?
Armstrong: Ni devas transformi tiun ŝuldon en produktivan kapitalon. En la kazo de entreprenoj tro enŝuldigitaj, la ŝuldoj devas esti ŝanĝitaj al akcioj en la entreprenoj. La kreditoroj de nepagipovaj entreprenoj estas iliaj neplanitaj propietuloj. Mem pro tiu motivo ili devas respondeci pri la ŝuldo antaŭ la ŝtato.
Die Welt: Al kiu propaĵo-atesto oni devus ŝanĝi la ŝtatajn ŝuldojn? Kaj en tiu kazo, ĉu la havantoj de la federacia ŝuldo ekhavus akciojn en la federacia kancelierejo aŭ en aliaj ŝtatpropietaĵoj, kiel publikaj entreprenoj?
Armstrong: En mia modelo, la kreditoroj ne ricevas regulan pagon el interezoj de la germana ŝtato. La mono fluas, oni diru, al produktivaj investoj, al entreprenoj kreantaj laborokupojn.
Die welt: Ĝi aspektas unuavide kiel granda ŝtatkapitalismo, en kiu la burokratuloj investas monon en kiun ajn entreprenon.
Armstrong: Bonvolu! La kuponoj kiujn la germanaj kreditoroj ricevas pro iliaj pruntoj al ŝtato povas esti interŝanĝitaj kontraŭ akciojn de libere elektitaj entreprenoj. Tiel, estas granda kapitalo disponebla kaj per kiu oni financas la privatan entreprenaron kaj vigligas la kreskadon.
Die welt: Aŭ sistemon de popola propieto gvidita de la ŝtato.
Armstrong: Mi ŝatas neniun ŝtatan entreprensistemon. Estu nepre nur privataj entreprenoj. La ŝtatoj kreas nenion, produktas nenion. La administracioj ne kapablas plenumi inteligentajn agojn, eĉ simplan aŭtomatan vendmaŝinon de maĉgumoj.
Die Welt: Kion vi diras?
Armstrong: La ŝtatoj ne kapablas eĉ senŝuldiĝi.
Die Welt: Kial la ŝtatoj devus pagi siajn ŝuldojn se ili, male ol okazas al ekonomiaj subjektoj, vivas eterne?
Armstrong: Simple ĉar la sistemo ne funkcias. Kiel mi jam diris, la administracioj produktas absolute nenion, ili ne povas gvidi ion ajn efike. Kiel sistemo, la administracioj plu plialtigas la impostojn, por alfronti pli kaj pli altaj ŝuldoj.
Die Welt: Kiun politikan ŝanĝon vi proponas?
Armstrong: La politiko ne ellernas el siaj eraroj. Marks kaj Keynes diris ke la administracioj devas spertiĝi kaj alfronti la sorto-ŝanĝojn de la ekonomia vivo. Sed tio ne funkcias. La ciklo ĉiam venkas. Ĝi estas parto de la homa naturo. Tion mi malkovris en miaj prihistoriaj esploroj.
Die Welt: Sed, se ĉiuj aktoroj konos la mondan formulon kaj ekagas kontraŭ la ciklo, tiam la formulo perdos sian valoron.
Armstrong: La ciklo neniam mortos. Eĉ kiam oni ordonas al la infanoj ne tuŝi la fajron, ĉiu infano sopiras memsperti. Same okazas al la adoltaj ekonomiaj aktoroj.
Die Welt: Kiel ni devus uzi nian monon en la nuna situacio?
Armstrong: Plejbone estas sekvi la ciklon anstataŭ batali kontraŭ ĝi. Ĉeesti ĉiam kiam ĝi altiĝas kaj, kiam ĝi atingas la plej altan punkton, retiriĝi.
Die welt: Pli facilas diri ol fari. Pli precize, kion ni devus fari?
Armstrong: Ĉiuokaze, nuntempe, malproksimiĝi de la ŝtatŝuldo, ĝi estas ekstreme supervalorigita. Pro tio alvenos la granda kraŝo. Mia modelo anoncas la kraŝon por la unua de oktobro.
Die welt: Sed la akcioj plu bonfartas, percipe Dax.
Armstrong: Multaj investantoj plu spekuladas pri la disfalo de la eŭro. Ili aĉetas germanajn akciojn aŭ federacian ŝuldon ĉar ili scias ke tiuj investoj, en duba kazo, kvotiĝas laŭ germanaj fortikaj markoj kaj ne laŭ malfortikaj monunuoj. Kaj la probableco ke la eŭro fiaskos estas tre alta.
Die Welt: Ĉu vi povas informi pli precize?
Armstrong: Mi supozas ke la risko de falo estas 90%. La tuta projekto estas mise strukturigita. Por ke la eŭro havu ŝancon antaŭ la dolaro, oni devintus labori dekomence sur unuigita ŝuldomerkato. La grandaj investentreprenoj volas investi siajn centojn da milionoj en ŝtatajn depruntojn laŭ unuigitaj eŭroj kaj ne en ŝtatajn depruntojn federaciajn aŭ en italajn ŝuldatestojn.
Die welt: Ĉu vi estas por unuigo de la ŝuldo?
Armstrong: Vi povas preni Usonon kiel modelon. Tie, Alexander Hamilton jam de la komenco unuigis la ŝtatŝuldojn de la federaciaj ŝtatoj en unu solan deprunton: pli poste, la federaciaj ŝtatoj iĝis dependantaj de si mem. Ili devis akcepti kaj respondeci pri siaj propraj ŝuldoj. Se nur Kalifornio bankrotas, nek la dolaro nek la usona banksistemo ruiniĝas. Estas ĝuste la usona sistemo tio kion ni proponis al la Eŭropa Komisiono, kiu petis al ni konsilon por la enkonduko de la eŭro.. La unuigita ŝuldo estas la baza vertebraro por starigi la eŭron kiel komunuman monsistemon.
Die Welt: Kiu estis la respondo?
Armstrong: Oni diris al ni ke tio estis politike neebla, ke oni devus komenci unue per la eŭro kaj pli poste reguligi la aferon pri la ŝuldo. Tiel do, ankaŭ Bundesbank estis kontraŭ la eŭro kaj plu transdonis al ni fidindajn informojn.
Die welt: Ĉu Bundesbank vidis la eraron en la naskiĝo de la eŭro?
Armstrong: Kiel ajn, estis eraro ne provizi la eŭron per komunaj depruntoj. Tial nuntempe, la eŭropa banksistemo estas tiom nestabila. La institucioj ne povas aĉeti sekuran kaj unuforman paperon kaj ili aĉetis grekan, italan aŭ hispanan paperon. Kiam iu ŝtato falis en problemojn, ankaŭ la bankoj ŝanceliĝis. Se oni estus preparinta komunajn rezervojn per unuigitaj depruntoj, nuntempe la eŭrozono multe pli bone fartus. Nun ni havas tiun ĉi teruran maŝaron de ŝtatproblemoj kaj bankfiaskoj.
Die Welt: La prezidanto de Bundesbank, Jens Weidmann, manifestas nun la bezonon rompi la diablan cirklon inter bankoj kaj ŝtatoj.
Armstrong: Estas jam malfrue. La tuta sistemo finiĝos per kolapso, frue aŭ malfrue.
Die Welt: Kiam okazos la kolapso?
Armstrong: Malgraŭ ĉiuj kalkuloj, la ekonomio de la eŭrozono troviĝas ankoraŭ en recesio, eĉ en Usono. Ni travivas apenaŭ etan restariĝon post la financokrizo de 2008. Daŭre estas multaj malplenaj oficejoj. La restariĝo de la akciaj merkatoj apenaŭ kaŝas la veran situacion de la ekonomio. Ĉiuj volas sekurigi sian monon.
Die Welt: Kaj nun, kio?
Armstrong: Ne plu ekzistas loko kie oni povas meti sian monon kun bona sekureco. Eble en Usono, post la krevo de la ŝuldveziko, reaperos la ebleco altiĝi, post rekonsidero de la agado. Sed ankaŭ tiel, en kiu ajn momento, alvenos la fino.
Die Welt: Kion diras via modelo?
Armstrong: La granda kraŝo alvenos en 2017 aŭ 2018.
Tradukis: Karles Berga.