Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Solidaraj ampoloj.

Llibertat.cat. Logo.Llibertat.cat. Lundo, 1 de majo, 2017.

Liberekaj notoj.

Solidaraj ampoloj.
De Teresa Sala, verkistino. Zorge de Projekto Amber.
Tradukado: Joan Inglada.

Teresa Sala.Benito Muros estis entreprenisto, kiu timis flugi. Por venki tiun timon, li akiris pilotan atestilon en civila aviado. En vojaĝo al Usono kun sia familio li veturis al Kalifornio kaj transiris la fajrobrigadon ĉe Livermoro, kie estas ampolo brulanta preskaŭ seninterrompe ekde 1901. Tio kio devus esti dusemajna vizito, post lia familio revenis hejmen, fariĝis plurmonata restado, por studi kiel eblas ke ampolo daŭras tiun longan tempon, konsidere kiom mallonga estas la nuntempaj ampolodaŭradoj.

Benito Muros malkovris la planitan oldiĝon, sistemo kiu artefarite limigas la finon de la utila vivo de la manufakturitaj produktoj. Ĉi tio efektive komenciĝis per interkonsento inter la diversaj fabrikantoj de ampoloj. Ĉiujare 7.000 milionoj estas forĵetitaj, ĉi tio implicas malŝparon de naturaj resursoj kaj kreo de enormaj rubejoj, ĉefe en la Tria Mondo, kiel poste montris la dokumenta filmo The Light Bulb Conspiracy.

Tiu entreprenisto decidis fabriki, kiel simbolo, ampolojn kun la sekvaj ecoj: tre longa vivo, tre malalta konsumado, pere de ne poluantaj materialoj (ili enhavas nek plumbon nek hidrargon), ne damaĝas la sanon, ili povas esti riparitaj kaj modernigitaj; krome, li laborigas la apudajn metiejojn, t.e. ampoloj tute fabrikitaj en Katalunio, sen favori landojn kie mankas laboraj kaj sociaj rajtoj kaj sen importado de krudmaterioj, kiuj kaŭzos uzon de nafto, kies kontrolo estas kaŭzo de militoj. Li donas laboron al homoj en risko de socia ekskludo.

Post venkado de pluraj obstakloj, li nuntempe estas la prezidanto de la Fondaĵo FENISS, kiu donas la ISSOP-atestilon al kompanioj kaj societoj, kiuj fabrikas Sen Planita Oldiĝo (SPO), inter ili Light and Life, lia lasta mastruma projekto por SPO ampoloj; Prososphera, kiu ankaŭ produktas SPO-ampolojn kaj longdaŭrajn bateriojn; kaj eĉ la plurnacia Casio, kun multe pli daŭraj bildaj projekciiloj.

Benito Muros kun ampolo «Actua Vida E27» en la mano.Kiel ekzemplo pri solidareco kun nia ekonomio kaj la medio, Light and Life prezentas ampolon nomitan Actua Vida E27, kiu povas daŭri 90 jarojn sen malfacilaĵoj. Ĝi konsumas 90% malpli ol inkandeskaj lampoj, 72% malpli ol fluoreskaj lampoj, kaj 20% malpli ol la ceteraj LED-lampoj. Ili produktis la unuajn 15 ampolojn, kiuj estis submetitaj al pluraj streĉaj testoj kaj ili plu lumas same kiel en la unua tago. La profitoj de ĉi tio enkasiĝos en organizojn kiel Projekto Àmber kaj Càritas, kiuj investas en solidaraj projektoj en Afriko kaj en la Hispana ŝtato, dum ili postulas, ke la 18an de junio estu nomata Monda Tago por Mondo Sen Planita Oldiĝo ĉar temas pri la datreveno de la centjara ampolo de Livermoro.

Ligilo al la originala kataluna artikolo:

https://www.llibertat.cat/2017/05/bombetes-solidaries-38531


Rilataj ligoj:

Du intervjuoj al Benito Muros. Sen Laŭplana Kadukiĝo (SOP, SLK).

«The Light Bulb Conspiracy» («La konspiro de la ampolo»), angla versio.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero